avoid recursive `require' when loading semantic
[bpt/emacs.git] / etc / tutorials / TUTORIAL.eo
1 Lernilo pri Emacs. Vidu finon por kondiĉoj pri kopii.
2 Mallonga lernilo pri Emakso (Emacs). -- La uzokondiĉojn vd ĉe la fino.
3
4 Emaksaj ordonoj ĝenerale uzas aŭ la STIR-klavon (ofte markitan "Ctrl"
5 aŭ "CTL"), aŭ la META-klavon (ofte markitan "EDIT" aŭ "Alt"). Prefere
6 ol plene skribi tion ĉiufoje, ni uzos la sekvajn mallongigojn:
7
8 C-<signo> signifas "premante la STIR-klavon tajpu la signon <signo>".
9 Do, C-f estus: premtenu la STIR-klavon kaj tajpu f.
10
11 M-<signo> signifas "premante la META-klavon (aŭ EDIT- aŭ Alt-klavon)
12 tajpu <signo>n. Se vi havas nek META- nek EDIT- nek
13 Alt-klavon, anstataŭe premu kaj malpremu la Esc-klavon kaj
14 poste tajpu <signo>n. Ni skribas <ESC> por la Esc-klavo.
15
16 GRAVA NOTO: por fini la Emaksan seancon, tajpu C-x C-c. (Du signoj.)
17 En ĉi tiu lernilo, la signoj ">>" ĉe la maldekstra marĝeno rekomendas
18 al vi tuj provi uzi ordonon. Ekzemple:
19 <<Blank lines inserted here by startup of help-with-tutorial>>
20 [Mezo de paĝo malplenas pro instruaj kialoj. La teksto pluas sube.]
21 >> Nun tajpu C-v (Vidu sekvantan ekranplenon) por vidigi la sekvan
22 ekranplenon. (Procedu: tenante premita la STIR-klavon tajpu v).
23 De nun, ripetu ĉi tion ĉiun fojon kiam vi finlegos la ekranon.
24
25 Notu ke estas dulinia komunaĵo inter la tujsekvaj ekranplenoj; tio
26 donas kontinuecon por faciligi la legadon.
27
28 Antaŭ ĉio vi bezonas scii kiel moviĝi de loko al loko en la teksto.
29 Vi jam povas moviĝi je unu ekrano antaŭen per C-v. Por moviĝi
30 malantaŭen je unu ekrano, tajpu M-v (premu la META-klavon kaj tajpu v,
31 aŭ tajpu <ESC>c se vi ne havas META-, EDIT- aŭ Alt-klavon).
32
33 >> Provu tajpi M-v kaj sekve C-v kelkfoje.
34
35
36 * RESUMO
37 --------
38
39 La sekvaj ordonoj servas por foliumi ekranplenojn:
40
41 C-v Moviĝu antaŭen je unu ekranpleno
42 M-v Moviĝu malantaŭen je unu ekranpleno
43 C-l Viŝu la ekranon kaj reeligu la tutan tekston, aranĝante
44 ĝin ĉirkaŭ la kursoro lokita centre de la ekrano.
45 (Tiu estas C-L, la stira lo; ne C-1, la stira unu.)
46
47 >> Trovu la kursoron, kaj notu ĝian kuntekston. Tajpu C-l. Retrovu
48 la kursoron kaj notu ke ĝi restas en la sama kunteksto.
49
50
51 * BAZAJ RIMEDOJ POR REGI KURSORON
52 ---------------------------------
53
54 Foliumi per ekranplenoj estas utila afero, sed kiel oni moviĝu al
55 preciza loko en la teksto sur la ekrano?
56
57 Estas kelkaj metodoj por fari tion. Oni povas uzi la sagoklavojn, sed
58 pli produktive estas teni la manojn en la normala pozicio kaj uzi la
59 ordonojn C-p, C-b, C-f, kaj C-n. Ĉiu de tiuj ordonoj movas la
60 kursoron je unu vertikalo aŭ horizontalo en la koncerna direkto sur la
61 ekrano. Ĉi tiu tabelo montras tiujn kvar ordonojn kaj kien ili movas
62 la kursoron:
63
64 Al la antaŭa linio, C-p
65 (angle: Previous line)
66 :
67 :
68 Antaŭen, C-b .... Nuna loko de la kursoro .... Sekven, C-f
69 (ang. Backward) : (ang. Forward)
70 :
71 Al la sekva linio, C-n
72 (angle: Next line)
73
74 >> Movu la kursoron al la centra linio de la diagramo per C-n aŭ C-p.
75 Tajpu C-l por vidi la tutan diagramon vertikale centrigita sur la
76 ekrano.
77
78 La literoj estas elektitaj laŭ la koncernaj anglaj vortoj: P el
79 "previous", N el "next", B el "backward" kaj F el "forward". Tiuj
80 estas la bazaj ordonoj por movi la kursoron, kaj vi uzos ilin ĉiam, do
81 utilas al vi lerni ilin nune.
82
83 >> Uzu C-n kelkfoje por mallevi la kursoron al ĉi tiu linio.
84
85 >> Uzu C-f por avanci en la linion kaj sekve C-p por movi supren.
86 Atentu kion C-p faras kiam la kursoro estas meze de la linio.
87
88 Ĉiu teksta linio finiĝas per novlinia signo, kiu disigas ĝin disde la
89 sekva linio. La lasta linio en via dosiero devus havi novlinion ĉe la
90 fino (sed Emacs ne postulas ĝin).
91
92 >> Provu uzi C-b ĉe linikomenco. Ĝi devas movi al la fino de la
93 antaŭa linio. Tio okazas ĉar ĝi movas reen trans la novlinian
94 signon.
95
96 C-f povas movi trans novlinion analogie kiel C-b
97
98 >> Uzu C-b por vidi kie estas la kursoro.
99 Poste uzu C-f kelkfoje por reveni ĉe la linifinon.
100 Poste faru unu C-f pli por transiri en la sekvantan linion.
101
102 Kiam vi pasas trans la supron aŭ malsupron de la ekrano, la teksto
103 transranda ŝoviĝas sur la ekranon. Tio estas nomata "rulumado". Ĝi
104 ebligas movi la kursoron al specifita loko en la teksto sen perdi ĝin
105 (la kursoron) de sur la ekrano.
106
107 >> Provu uzi C-n por movi la kursoron de sur la malsupro de la ekrano,
108 kaj vidu kio okazas.
109
110 Se movado per signoj estas tro malrapida, moviĝu per vortoj. M-f
111 (Meta-f) movas je unu vorto posten kaj M-b movas je unu vorto reen.
112
113 >> Tajpu kelkfoje M-f kaj M-b.
114
115 Kiam vi estas meze de vorto, M-f movas al la fino de la vorto. Kiam
116 vi estas en intervorta spaco, M-f movas al la fino de la sekva vorto.
117 M-b faras analogie en la mala direkto.
118
119 >> Tajpu M-f kaj M-b kelkfoje, intermiksante kun C-f kaj C-b, por vidi
120 la efikon de M-f kaj M-b el diversaj lokoj ene kaj inter vortoj.
121
122 Rimarku la analogion inter C-f kaj C-b unuflanke, kaj M-f kaj M-b
123 aliflanke. Tre ofte Meta-signoj servas por funkcioj rilataj al unuoj
124 difinitaj lingve (vortoj, frazoj, alineoj), dum la stiraj C-signoj
125 funkcias sur elementaj unuoj sendependaj de la enhavo (signopozicioj,
126 linioj, ktp.).
127
128 Tiu analogio validas ankaŭ por linioj kaj frazoj: C-a kaj C-e movas al
129 la komenco aŭ fino de linio, kaj M-a kaj M-e movas al la komenco aŭ
130 fino de frazo.
131
132 >> Provu kelkajn C-a, poste kelkajn C-e.
133 Provu kelkajn M-a, poste kelkajn M-e.
134
135 Observu kiel ripetaj C-a faras nenion pli ol unufoje, dum ripetaj M-a
136 plu movas je unu frazo pluen. Kvankam la analogio ne estas plena, ĉiu
137 ordono kondutas nature.
138
139 La loko de la kursoro en la teksto estas nomata "punkto" (angle
140 "point"). Alidire, la kursoro montras sur la ekrano kie "punkto"
141 estas en la teksto.
142
143 Jen resumo de simplaj ordono por movi la kursoron, inklude la ordonojn
144 por moviĝi per vortoj kaj frazoj:
145
146 C-f Moviĝu sekven je unu signopozicio
147 C-b Moviĝu reen je unu signopozicio
148
149 M-f Moviĝu sekven je unu vorto
150 M-b Moviĝu antaŭen je unu vorto
151
152 C-n Moviĝu en la malsuran linion
153 C-p Moviĝu en la suran linion
154
155 C-a Moviĝu al la linikomenco
156 C-e Moviĝu al la linifino
157
158 M-a Moviĝu al la komenco de la frazo
159 M-e Moviĝu al la fino de la frazo
160
161 >> Provu ĉiujn ĉi ordonojn, nun po kelkfoje por praktiki. Ili estas
162 la plej ofte uzataj ordonoj.
163
164 Du aliaj kursormovaj ordonoj estas M-< (Meta Malpli-ol), kiu movas al
165 la komenco de la tuta teksto, kaj M-> (Meta Pli-ol), kiu movas al la
166 fino de la tuta teksto.
167
168 Ĉe la plejmulto de terminaloj, la "<" estas super la komo, do vi devas
169 uzi la majuskligan klavon por tajpi ĝin. Ĉe tiuj terminaloj vi ankaŭ
170 devas uzi la majuskligan klavon por tajpi M-<; sen la majuskliga klavo
171 rezultus "M-," (Meta-komo).
172
173 >> Provu tajpi M-< nune, por moviĝi al la komenco de la lernilo.
174 Poste uzu C-v multfoje por reveni ĉi tien.
175
176 >> Provu tajpi M-> nune, por moviĝi al la fino de la lernilo.
177 Poste uzu M-v multfoje por reveni ĉi tien.
178
179 Vi ankaŭ povas movi la kursoron per la sagoklavoj, se via terminalo
180 havas ilin. Ni tamen rekomendas ke vi lernu C-b, C-f, C-n kaj C-p pro
181 tri kialoj. Unue, ili funkcias ĉe ĉia terminalo. Due, kiam vi
182 kutimiĝos al Emakso, vi trovos ke tajpi tiujn stirsignojn estas pli
183 rapida ol tajpi la sagoklavojn (ĉar vi ne devas formovi viajn manojn
184 de la normala tajpada pozicio). Trie, kiam vi kutimiĝos uzi tiujn
185 stirajn ordonojn, vi facile lernos uzi ankaŭ aliajn kursormovajn
186 ordonojn.
187
188 La plejparto da Emaksaj ordonoj akceptas nombran argumenton; por la
189 plejparto da ordonoj, ĝi funkcias kiel ripetilo. Por indiki al ordono
190 la nombron de ripetoj, tajpu C-u kaj sekve la ciferojn antaŭ ol tajpi
191 la ordonon. Se vi havas META-klavon (aŭ EDIT-, aŭ Alt-klavon), eblas
192 ankaŭ alia metodo por doni nombran argumenton: tajpu la ciferojn
193 premtenante la META-klavon. Ni rekomendas lerni la metodon de C-u ĉar
194 ĝi funkcias ĉe ĉia terminalo. La nombra argumento ankaŭ estas nomata
195 "prefiksa argumento", ĉar la argumenton oni tajpas antaŭ la koncerna
196 ordono.
197
198 Ekzemple, C-u 8 C-f movas vin al la oka signo sekvanta.
199
200 >> Uzu C-n aŭ C-p kun nombra argumento por movi la kursoron en apudan
201 linion per sola ordono.
202
203 La plejparto da ordonoj uzas la nombran argumenton kiel ripetilon, sed
204 iuj ordonoj ĝin uzas alicele. Kelkaj ordonoj (tamen neniu el la
205 lernitaj) uzas ĝin kiel indikilon -- la ekzisto de prefiksa argumento,
206 sendepende de ĝia valoro, igas la ordonon agi alimaniere.
207
208 C-v kaj M-v estas alispeca escepto. Kiam vi donas al ili argumenton,
209 ili rulumas la ekranon supren aŭ suben je tiom da linioj, anstataŭ je
210 ekranplenoj. Ekzemple, C-u 8 C-v rulumas la ekranon je 8 linioj.
211
212 >> Tajpu C-u 8 C-v nun.
213
214 Ĉi tio devis rulumi la ekranon je 8 linioj supren. Se vi deziras
215 retrorulumi ĝin suben, vi povas doni argumenton al M-v.
216
217 Se vi uzas Emakson sub grafika fenestrosistemo, ekz-e X11 aŭ
218 MS-Windows, ĝi devas havi altan ortograman regionon nomatan rulumskalo
219 ĉe la (mal)dekstra flanko de la Emaksa fenestro. Vi povas rulumi la
220 tekston klakante per la muso en la rulumskalo.
221
222 >> Provu premi la mezan butonon (de la muso) ĉe la supro de la
223 emfazata regiono interne de la rulumskalo. Tio devus rulumi la
224 tekston ĝis pozicio determinita per tio, kiom alte aŭ malalte vi
225 alklakis.
226
227 >> Provu movi la muson supren kaj suben, tenante premita la mezan
228 musbutonon. Vi vidos ke la teksto rulumas supren kaj suben laŭ
229 tio, kiel vi movas la muson.
230
231
232 * SE EMAKSO SVENIS
233 ------------------
234
235 Se Emakso ĉesis respondi al viaj ordonoj, vi povas sendanĝere ĝin
236 malbloki tajpante C-g. Vi povas uzi C-g por haltigi ordonon kiu
237 plenumiĝas tro longe.
238
239 Vi ankaŭ povas uzi C-g por forigi nombran argumenton aŭ la komencon de
240 ordono kiun vi ne deziras fini.
241
242 >> Tajpu C-u 100 por fari nombran argumenton 100, sekve tajpu C-g.
243 Nun tajpu C-f. Ĝi devas movi je nur unu signo, ĉar vi forigis la
244 argumenton per C-g.
245
246 Se vi erare tajpis <ESC> (la eskapklavon), vi povas vin malembarasi de
247 ĝi per C-g.
248
249
250 * MALŜALTITAJ ORDONOJ
251 ---------------------
252
253 Iuj Emaksaj ordonoj estas malŝaltitaj por ke komencantoj ne uzu ilin
254 akcidente.
255
256 Se vi tajpas iun el la malŝaltitaj ordonoj, Emakso eligas mesaĝon
257 indikantan la tajpitan ordonon, kaj demandas ĉu vere vi volas uzi ĝin.
258
259 Se vi intencas uzi la ordonon, tajpu spaceton responde al la demando.
260 Normale, se vi ne deziras plenumi la malŝaltitan ordonon, respondu per
261 "n".
262
263 >> Tajpu C-x C-l (kiu estas malŝaltita ordono), kaj tajpu "n" responde
264 al la demando.
265
266
267 * FENESTROJ
268 -----------
269
270 En Emakso vi povas havi plurajn fenestrojn montrantajn sian propran
271 tekston. Ni klarigos poste kiel uzi plurajn fenestrojn. Sed nun ni
272 klarigu kiel forigi nebezonatajn fenestrojn kaj reveni al la simpla
273 unufenestra redaktado. Tio estas facila:
274
275 C-x 1 Unu fenestro (t.e., forigu ĉiujn aliajn fenestrojn)
276
277 Tio estas STIR-x kaj poste la cifero 1. "C-x 1" pligrandigas la
278 fenestron enhavantan la kursoron, tiel ke ĝi okupu la tutan ekranon.
279 Ĝi malaperigas ĉiujn aliajn fenestrojn.
280
281 >> Movu la kursoron en ĉi tiun linion kaj tajpu C-u 0 C-l.
282 >> Tajpu C-h k C-f.
283 Vidu kiel ĉi tiu fenestro malkreskas, dum nova fenestro aperas por
284 montri instrukcion pri la C-f ordono.
285
286 >> Tajpu C-x 1 kaj vidu la instrukcian fenestron malaperi.
287
288 Tiu ordono malsimilas la aliajn ordonojn kiujn vi lernis antaŭe ĉar ĝi
289 konsistas el du signoj. Ĝin komencas la signo STIR-x. Ekzistas tuta
290 serio da ordonoj kiuj komenciĝas per STIR-x; multaj el ili koncernas
291 fenestrojn, dosierojn, bufrojn, kaj rilatajn aferojn. Tiuj ordonoj
292 estas du, tri aŭ kvar signojn longaj.
293
294
295 * ENŜOVO KAJ FORVIŜO
296 --------------------
297
298 Se vi deziras enŝovi tekston, simple ĝin tajpu. Signojn kiujn oni
299 povas vidi, ekzemple A, 7, *, ktp, Emakso traktas kiel tekston kaj
300 enmetas tuj. Tajpu <Return> (la enigan klavon) por enigi linifinilon.
301
302 Por forviŝi la ĵus tajpitan signon tajpu <Retroviŝu>. <Retroviŝu>
303 estas tiu klavo de la klavaro, kiun oni ankaŭ ekster Emakso normale
304 uzas por forigi la ĵus tajpitan signon. Kutime ĝi estas granda klavo
305 unu aŭ du vicojn super Return-klavo, kaj eble estas markita per
306 "Delete", "Del" aŭ "Backspace".
307
308 Se tiu klavo estas markita per "Backspace" (retropaŝo), tiam ĝuste ĝin
309 oni uzu por <Retroviŝu>. Se krome estas alia klavo, markita <Delete>,
310 ĝi ne estas <Retroviŝu>.
311
312 Ĝenerale, <Retroviŝu> estas tiu klavo kiu forviŝas la signon tuj antaŭ
313 la nuna kursorloko.
314
315 >> Faru ĉi tion nun -- tajpu kelkajn signojn, poste forviŝu ilin
316 tajpante kelkajn <Retroviŝu>. Ne timu difekti ĉi tiun dosieron; vi
317 ne ŝanĝos la originalan lernilon. Ĉi tio estas nur ties labora
318 kopio por vi.
319
320 Kiam linio da teksto iĝas pli longa ol la ekrana linio, la teksta
321 linio transiras sur la sekvan ekranan linion. Retroklino (“\”) -- aŭ,
322 en grafika fenestrosistemo, kurba sageto -- en la dekstra marĝeno
323 indikas tian transiron.
324
325 >> Enigu tekston ĝis ĝi atingos la dekstran marĝenon, kaj plu enigu.
326 Vi vidos transiron en la sekvan linion.
327
328 >> Ripete <Retroviŝu> por remallongigi la tekstan linion ĝis la longo
329 de unu ekrana linio denove. La transiro malaperas.
330
331 Vi povas forviŝi linifinan signon tiel same kiel iun ajn signon.
332 Forviŝo de linifinilo inter du linioj kunigas ilin en unu linion. Se
333 la rezulta kunigita linio estas pli longa ol la ekrana larĝo, ĝi
334 aperos kun transiro.
335
336 >> Movu la kursoron al la komenco de linio kaj tajpu <Retroviŝu>. La
337 linio kuniĝos kun la ĵusa linio.
338
339 >> Tajpu <Return> por reenigi la linifinilon kiun vi ĵus forviŝis.
340
341 Memoru ke vi povas doni ripetilon al plejparto da Emaksaj ordonoj; tio
342 koncernas ankaŭ tekstajn signojn. Ripetilo ĉe teksta signo enigas ĝin
343 plurfoje.
344
345 >> Provu tion nun -- tajpu "C-u 8 *" por enigi "********".
346
347 Vi lernis la plej fundamentan metodon por tajpi en Emakso kaj por
348 korekti erarojn. Vi povas forviŝi per vortoj aŭ per linioj. Jen
349 resumo de forviŝaj ordonoj:
350
351 <Retroviŝu> forviŝu la signon ĵus antaŭ la kursoro
352 C-d forviŝu la signon tuj post la kursoro
353
354 M-<Retroviŝu> forĵetu la vorton ĵus antaŭ la kursoro
355 M-d forĵetu la vorton tuj post la kursoro
356
357 C-k forĵetu de la kursorloko ĝis la linifino
358 M-k forĵetu de la kursorloko ĝis la frazfino
359
360 Rimarku ke <Retroviŝu> kaj C-d rilate al M-<Retroviŝu> kaj M-d etendas
361 la analogion komencitan de C-f kaj M-f (nu, <Retroviŝu> ne vere estas
362 stirsigno, sed ni ne estu tro pedantaj). C-k kaj M-k iom similas al
363 C-e kaj M-e, sed rilate al linioj anstataŭ frazoj.
364
365 Vi ankaŭ povas forĵeti iun ajn parton de la bufro per unu senvaria
366 metodo. Moviĝu al unu ekstremaĵo de tiu parto, kaj tajpu "C-@" (aŭ
367 "C-SPC", "SPC" simbolas spaceton). Moviĝu al la alia ekstremaĵo, kaj
368 tajpu C-w. Tio forĵetas la tutan tekston inter la du lokoj.
369
370 >> Movu la kursoron al la V ĉe la komenco de la antaŭa alineo.
371 >> Tajpu C-SPC. Emakso devas montri mesaĝon: "Mark set" ("Markite")
372 ĉe la fundo de la ekrano.
373 >> Movu la kursoron al la o en "ekstremaĵo", en la dua linio de la
374 alineo.
375 >> Tajpu C-w. Tio forĵetos la tekston komenciĝantan ĉe la V, kaj
376 finiĝantan ĵus antaŭ la o.
377
378 La diferenco inter "forĴETI" kaj "forVIŜI" ion konsistas en tio, ke vi
379 povas re-enŝovi "forĵetitajn" aĵojn, sed ne "forviŝitajn" aĵojn.
380 Re-enŝovo de forĵetita teksto nomiĝas "enĵeto" (angle "yanking").
381 Ĝenerale, la ordonoj por forigi multe da teksto ĝin "forĵetas" (do,
382 ili ankaŭ ebligas ĝin "enĵeti"); male, la ordonoj por forviŝi nur unu
383 signon, aŭ nur blankajn liniojn kaj spacetojn, ne konservas la
384 forigitan tekston (kaj oni ne povas ĝin enĵeti).
385
386 >> Movu la kursoron al la komenco de nemalplena linio. Poste tajpu
387 C-k por forĵeti la tekston de tiu linio.
388 >> Tajpu C-k duafoje. Vi vidos ke ĝi forĵetas la linifinilon
389 sekvantan tiun linion.
390
391 Rimarku ke unuopa C-k forĵetas la enhavon de la linio, kaj dua C-k
392 forĵetas la linion mem kaj igas la postajn liniojn ŝoviĝi supren. C-k
393 traktas nombran argumenton speciale: ĝi forĵetas tiom da linioj KAJ
394 ilian enhavaĵon. Ĉi tio ne estas simpla ripetado. C-u 2 C-k forĵetas
395 du liniojn kaj iliajn linifinojn; tajpi C-k dufoje ne farus tion.
396
397 Reenigi forĵetitan tekston nomiĝas "enĵetado". Vi povas enĵeti la
398 forĵetitan tekston aŭ en la saman lokon de kie ĝi estis forĵetita, aŭ
399 en alian lokon de la redaktata teksto, aŭ eĉ en alian dosieron. Vi
400 povas enĵeti la tekston kelkfoje por fari plurajn kopiojn de ĝi.
401
402 Por repreni la laste forĵetitan tekston kaj enigi ĝin tien kie la
403 kursoro nune estas, tajpu "C-y" (de la angla vorto "yank").
404
405 >> Provu ĝin: tajpu C-y por enĵeti la tekston.
406
407 Atentu ke se vi tujsekve faras plurajn C-k, ĉiuj forĵetataĵoj
408 konserviĝas kune, por ke oni povu enĵeti ĉiujn ĉi liniojn per unu C-y.
409
410 >> Faru ĉi tion nun, tajpu C-k kelkfoje.
411
412 Nun, por repreni tiun forĵetitan tekston:
413
414 >> Tajpu C-y. Poste movu la kursoron je kelkaj linioj suben kaj tajpu
415 C-y denove. Nun vi scias kiel kopii iom da teksto.
416
417 Kion fari se vi, havante iom da teksto enĵetota, forĵetas ion alian?
418 C-y enĵetus la pli ĵusan forĵetaĵon. Sed la antaŭa teksto ne estas
419 perdita. Vi povas re-enĵeti ĝin per la ordono M-y. Farinte C-y por
420 enĵeti la plej ĵusan forĵetaĵon, tajpu M-y por anstataŭigi la
421 enĵetitan tekston per pli frua forĵetaĵo. Tajpadu M-y denove, kaj unu
422 post la alia enĵetiĝos pli fruaj forĵetaĵoj. Trovinte la serĉatan
423 pecon, vi ne bezonas fari ion por konservi ĝin. Simple daŭrigu vian
424 redaktadon, kaj lasu la enĵetitan tekston tie kie ĝi estas.
425
426 Se vi uzos M-y sufiĉe da fojoj, vi revenos al la komenca loko (la plej
427 ĵusa forĵetaĵo).
428
429 >> Forĵetu linion, moviĝu ien, forĵetu alian linion.
430 Poste uzu C-y por enĵeti reen la duan forĵetitan linion.
431 Poste uzu M-y kaj la unua forĵetita linio anstataŭigos ĝin.
432 Uzu M-y plue kaj rigardu kion vi akiras. Daŭrigu ĝis la reapero de
433 la dua forĵetita linio, kaj poste de kelkaj pli. Se vi deziras, vi
434 povas doni al M-y pozitivajn kaj negativajn argumentojn.
435
436
437 * MALFARADO
438 -----------
439
440 Se vi ŝanĝis la tekston, kaj sekve decidas ke tio estis eraro, vi
441 povas malfari la ŝanĝon per la "malfaru"-ordono, C-x u (de la angla
442 "undo").
443
444 Normale, C-x u malfaras la ŝanĝojn faritajn per unu ordono; se vi
445 tujsekve ripetas la ordonon C-x u kelkfoje, ĉiu ripeto malfaras unu
446 plian ordonon.
447
448 Sed estas du esceptoj: ordonoj kiuj ne ŝanĝas la tekston ne estas
449 atentataj (tiuj inkludas kursormovajn kaj rulumadajn ordonojn), kaj
450 memenigaj signoj kutime ariĝas en grupojn po ĝis 20. (Tio malpliigas
451 la tajpadojn de C-x u necesajn por malfari tekstenigon.)
452
453 >> Forĵetu ĉi-linion per C-k, sekve tajpu C-x u kaj ĝi devas reaperi.
454
455 C-_ estas alternativa malfara ordono; ĝi funkcias same kiel C-x u, sed
456 ĝi estas pli facila por plurfoja tajpado sinsekva. La malavantaĝo de
457 C-_ estas ke iuj klavaroj malhavas evidentan metodon por tajpi ĝin.
458 Tial ni provizas ankaŭ C-x u. Ĉe iu klavaroj vi povas ricevi C-_
459 tajpante / dum vi premtenas STIR-klavon.
460
461 Nombra argumento ĉe C-_ aŭ C-x u agas kiel ripetilo.
462
463 Vi povas malfari forviŝon de teksto egale bone kiel vi povas malfari
464 forĵeton de teksto. La diferenco inter forviŝo kaj forĵeto koncernas
465 la eblon enĵeti per C-y; ĝi ne ekzistas por malfaro.
466
467
468 * DOSIEROJ
469 -----------
470
471 Por persistigi la redaktatan tekston, necesas meti ĝin en dosieron.
472 Alie, ĝi pereos kiam via Emaksa procezo finiĝos. Por meti vian
473 tekston en dosieron, necesas "trovi" la dosieron antaŭ ol enigi la
474 tekston. (Tio ankaŭ estas nomata "viziti" la dosieron; angle "find,
475 visit a file".)
476
477 Trovi dosieron signifas ke vi igas la enhavon de la dosiero atingebla
478 per Emakso. Plurrilate, ĝi estas kvazaŭ vi redaktus la dosieron mem.
479 Tamen, la ŝanĝoj kiujn vi faras per Emakso ne persistiĝas ĝis kiam vi
480 "konservos" (angle "save") la dosieron. Vi povas konservi la dosieron
481 por ne lasi duonŝanĝitan dosieron ĉe la sistemo kiam vi ne deziras
482 tion. Eĉ kiam vi konservas, Emakso lasas la originalan dosieron sub
483 ŝanĝita nomo por la eventualo ke vi poste decidos ke viaj ŝanĝoj estis
484 eraraj.
485
486 Se vi rigardos apud la fundon de la ekrano vi vidos linion kiun
487 komencas kaj finas strekoj; komence "--:-- TUTORIAL.eo" aŭ io simila.
488 Tiu parto de la ekrano normale montras la nomon de la vizitata
489 dosiero. Ĝuste nun, vi vizitas dosieron nomatan "TUTORIAL.eo" kiu
490 estas via propra kopio de la Emaksa lernilo. Kiam vi trovas dosieron
491 per Emakso, la nomo de tiu dosiero aperas ĉe tiu sama loko.
492
493 Unu apartaĵo de la dosiertrova ordono estas, ke vi devas indiki kiun
494 dosiernomon vi deziras. Ni diras ke la ordono "legas argumenton de la
495 terminalo" (ĉi-okaze la argumento estas la dosiernomo). Post kiam vi
496 tajpis la ordonon
497
498 C-x C-f Trovu dosieron
499
500 Emakso petas ke vi tajpu la dosiernomon. La dosiernomo kiun vi tajpas
501 aperas sur la plej malsupra linio de la ekrano. Tiu linio estas
502 nomata "la bufreto" (angle "minibuffer") kiam ĝi estas uzata por tia
503 speco de enigado. Vi povas uzi ordinarajn Emaksajn redaktajn ordonojn
504 por redakti la dosiernomon.
505
506 Dum vi enigas la dosiernomon (aŭ iun ajn bufretan enigon), vi povas
507 aboli la ordonon per C-g.
508
509 >> Tajpu C-x C-f, kaj sekve C-g. Ĉi tio abolas la bufreton, kaj ankaŭ
510 abolas la ordonon "C-x C-f" kiu uzis la bufreton. Do vi ne trovis
511 dosieron.
512
513 Fininte enigi la dosiernomon, tajpu <Return>. Tiam eklaboros la
514 ordono C-x C-f, kaj trovos la dosieron kiun vi elektis. La bufreto
515 malaperos kiam la C-x C-f ordono finiĝos.
516
517 Post eta tempo la enhavo de la dosiero aperas sur la ekrano, kaj vi
518 povas redakti la enhavon. Kiam vi deziras persistigi viajn ŝanĝojn,
519 tajpu la ordonon
520
521 C-x C-s konServu (angle "save") la dosieron
522
523 Tio kopias la tekston el interne de Emakso en la dosieron. Ĉe la unua
524 konservado, Emakso renomas la originalan dosieron per nova nomo por ke
525 ĝi ne perdiĝu. La nova nomo estas farata per aldono de "~" al la fino
526 de la originala dosiernomo.
527
528 Fininte la konservadon, Emakso montras la nomon de la dosiero
529 skribita. Konservu sufiĉe ofte, por ne perdi multe da laboro se la
530 sistemo paneos.
531
532 >> Tajpu C-x C-s, por konservi vian kopion de la lernilo.
533 Emakso devas montri la mesaĝon "Wrote ...TUTORIAL.eo" (Skribis
534 ...TUTORIAL.eo) ĉe la fundo de la ekrano.
535
536 Vi povas trovi ekzistantan dosieron, por vidigi aŭ redakti ĝin. Vi
537 ankaŭ povas trovi dosieron kiu ankoraŭ ne ekzistas. Ĉi tio estas la
538 maniero por krei dosieron per Emakso: trovu la dosieron, komence
539 malplenan, kaj sekve ekenigu la tekston por la dosiero. Kiam vi petos
540 "konservi" la dosieron, Emakso vere kreos la dosieron kun la teksto
541 kiun vi enigis. De tiam vi povos opinii ke vi redaktas jam
542 ekzistantan dosieron.
543
544
545 * BUFROJ
546 --------
547
548 Se vi trovas duan dosieron per C-x C-f, la unua dosiero restas interne
549 de Emakso. Vi povas reiri al ĝi retrovante ĝin denove per C-x C-f.
550 Tio ebligas al vi meti plurajn dosierojn en Emakson.
551
552 >> Kreu dosieron nomatan "umo" tajpante "C-x C-f umo <Return>".
553 Poste enigu iom da teksto, redaktu ĝin, kaj konservu "umo"n
554 tajpante "C-x C-s".
555 Fine, tajpu "C-x C-f TUTORIAL.eo <Return>" por reveni al la
556 lernilo.
557
558 Emakso tenas la tekston de ĉiu dosiero en objekto nomata "bufro".
559 Trovo de dosiero kreas novan bufron interne de Emakso. Por vidi
560 liston de la bufroj kiuj nune ekzistas en via Emakso-procezo, tajpu
561
562 C-x C-b Listigu bufrojn
563
564 >> Provu C-x C-b nun.
565
566 Vi vidas, ke ĉiu bufro havas nomon, kaj ke ĝi ankaŭ eble havas
567 dosiernomon por la dosiero kies enhavon ĝi tenas. ĈIU teksto kiun vi
568 vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu bufro.
569
570 >> Tajpu C-x 1 por forigi la liston de bufroj.
571
572 Se vi havas plurajn bufrojn, je ĉiu momento nur nur unu el ili estas
573 "la kuranta": tiu, kiun vi redaktas. Se vi volas redakti alian
574 bufron, vi bezonas "transiri" en ĝin. Se la celata bufro respondas al
575 dosiero, vi povas transiri per vizito al ĝi: C-x C-f ... Sed estas
576 pli facila metodo: uzi la ordonon "C-x b", donante al ĝi la nomon de
577 la celata bufro.
578
579 >> Tajpu "C-x b umo <Return>" por transiri en la bufron "umo",
580 entenantan la tekston de la dosiero "umo".
581 Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
582
583 Plej ofte, la bufronomo estas egala al la nomo de ĝia dosiero (sen la
584 dosiera parto). Tamen, ne ĉiam tio estas vera. La listo de bufroj
585 farita per "C-x C-b" ĉiam vidigas al vi la nomojn de ĉiuj bufroj.
586
587 ĈIU teksto kiun vi vidas en Emaksa fenestro estas ĉiam parto de iu
588 bufro. Tamen iuj bufroj ne respondas al dosieroj. Ekzemple, la bufro
589 nomata "*Buffer List*" (Listo de Bufroj) ne havas dosieron. Ĝi estas
590 la bufro enhavanta la liston de bufroj faritaj per la ordono C-x C-b.
591 Ankaŭ la bufro "*Messages*" respondas al neniu dosiero; ĝi entenas la
592 mesaĝojn aperintajn en la funda linio dum la Emaksa seanco.
593
594 >> Tajpu "C-x b *Messages* <Return>" por vidigi la bufron de mesaĝoj.
595 Poste tajpu "C-x b TUTORIAL.eo <Return>" por reveni en la lernilon.
596
597 Se vi ŝanĝas la tekston de unu dosiero, kaj sekve trovas alian
598 dosieron, ĉi tio ne konservas la unuan dosieron. Ĝiaj ŝanĝoj restas
599 interne de Emakso, en la bufro de tiu dosiero. La kreado aŭ redaktado
600 de la bufro de la dua dosiero ne efikas la bufron de la unua dosiero.
601 Ĉi tio estas utilega, sed ĝi ankaŭ signifas ke vi bezonas oportunan
602 metodon por konservi la bufron de la unua dosiero. Estas ĝena devi
603 revenadi en ĝin per C-x C-f nur por konservi ĝin per C-x C-s. Tial ni
604 havas
605
606 C-x s Konservu iom da bufroj.
607
608 C-x s demandas vin pri ĉiu ŝanĝita bufro kiun vi ne konservis. Ĝi
609 demandas vin, pri ĉiu tia bufro, ĉu konservi la bufron.
610
611 >> Enigu linion da teksto, kaj sekve tajpu C-x s.
612 Emakso devas demandi vin ĉu ĝi konservu la bufron "TUTORIAL.eo".
613 Jesu tajpante "y" (de la angla "yes").
614
615
616 * ETENDI LA ORDONARON
617 ---------------------
618
619 Ekzistas multege pli da Emaksaj ordonoj ol eblas meti sur ĉiuj el la
620 stiraj kaj meta-aj signoj. Emakso solvas tiun problemon per la
621 X-ordonoj (de la angla eXtend, "etendo"). Estas du specoj da ili:
622
623 C-x Signa etendo. Sekvata de unu signo.
624 M-x Nomhava ordona etendo. Sekvata de plena nomo.
625
626 Ĉi tiuj estas la ordonoj ja utilaj, sed malpli oftaj ol la ordonoj
627 kiujn vi jam lernis. Vi jam vidis du el ili: la dosierajn ordonojn
628 C-x C-f por "trovi" kaj C-x C-s por "konservi". Alia ekzemplo estas
629 la ordono por fini Emaksan seancon -- la ordono C-x C-c. (Ne timu
630 perdi faritajn ŝanĝojn; C-x C-c proponas konservi ĉiun ŝanĝitan
631 dosieron antaŭ ol ĉesigi Emakson.)
632
633 C-z estas la ordono por eliri Emakso *provizore* -- tiel ke vi povas
634 reveni en la saman Emaksan seancon poste.
635
636 Sur sistemoj kiuj permesas ĝin, C-z "provizore ĉesigas" Emakson; t.e.
637 ĝi revenas en la ŝelon sed ne detruas Emakson. Je la plej komunaj
638 ŝeloj, vi povas reaktivigi Emakson per la ordono "fg" (de la angla
639 "foreground") aŭ per "%emacs".
640
641 Sur sistemoj kiuj ne permesas provizoran ĉesigon, C-z kreas sub-ŝelon
642 sub Emakso por doni al vi ŝancon lanĉi aliajn programojn kaj reiri al
643 Emakso poste; ĝi ne vere "eliras" el Emakso. Ĉi-okaze, la ŝela ordono
644 "exit" (eliru) estas la kutima maniero reiri al Emakso de la sub-ŝelo.
645
646 La ordonon C-x C-c uzu por adiaŭi. Ĝi estas ankaŭ la ordono uzenda
647 por eliri Emakson lanĉitan per retpoŝta programo aŭ alia simila
648 utilaĵo, ĉar tiuj eble ne scias kiel trakti provizoran ĉesigon de
649 Emakso. Tamen, ordinare, se vi ne estas tuj adiaŭonta, preferindas
650 provizore ĉesigi Emakson per C-z anstataŭ eliri Emakson.
651
652 Ekzistas multe da ordonoj C-x. Jen listo de tiuj kiujn vi jam konas:
653
654 C-x C-f Trovu dosieron.
655 C-x C-s Konservu dosieron.
656 C-x C-b Listigu bufrojn.
657 C-x C-c Ĉesigu Emakson.
658 C-x 1 Forigu ĉiujn fenestrojn krom unu.
659 C-x u Malfaru.
660
661 Nomhavajn etenditajn ordonojn oni uzas eĉ malpli ofte, aŭ uzas ilin
662 nur en kelkaj reĝimoj. Ekzemplo estas la ordono "replace-string"
663 (anstataŭigu-ĉenon), kiu anstataŭigas unu ĉenon je alia tutbufre.
664 Kiam vi tajpas M-x, Emakso demandas de vi ĉe la fundo de la ekrano la
665 nomon de la ordono; ĉi-okaze, "replace-string". Simple tajpu
666 "repl s<TAB>" kaj Emakso kompletigos la nomon. Finu la ordonnomon
667 per <Return>.
668
669 La ordono replace-string postulas du argumentojn -- la anstataŭigOTan
670 kaj la anstataŭigONTan ĉenojn. Ĉiun argumenton finu per <Return>.
671
672 >> Movu la kursoron al la blanka linio du liniojn sub ĉi tiu.
673 Poste tajpu "M-x repl s<Return>linio<Return>peco<Return>".
674
675 Rimarku kiel tiu ĉi linio ŝanĝiĝis: vi anstataŭigis la vorton
676 l-i-n-i-o per "peco" kie ajn ĝi aperis, de post la komenca loko de
677 la kursoro.
678
679
680 * AŬTOMATA KONSERVADO
681 ---------------------
682
683 Kiam vi faris ŝanĝojn en dosiero, sed ankoraŭ ne konservis ilin, ili
684 povus perdiĝi se via komputilo paneos. Por protekti vin de tio,
685 Emakso periode "aŭtokonservas" ĉiujn dosierojn kiun vi redaktas. La
686 nomo de aŭtokonservita dosiero havas la signon "#" komence kaj fine;
687 ekzemple, se via dosiero estas nomata "hello.c", ĝia aŭtokonservita
688 dosiero nomiĝos "#hello.c#". Kiam vi konservos la dosieron
689 normalmaniere, Emakso malkreos ĝian aŭtokonservitan dosieron.
690
691 Por reakiri vian aŭtokonservitajn redaktaĵojn post paneo,
692 normalmaniere "trovu" la dosieron (per la nomo de la dosiero kiun vi
693 redaktis, ne per la nomo de la aŭtokonservita dosiero) kaj poste tajpu
694 "yes<Return>" por konfirmi ke vi volas uzi la aŭtomate konservitan
695 datumon.
696
697
698 * EĤA AREO
699 ----------
700
701 Se vi tajpas plursignan ordonon malrapide, Emakso montras ĝin al vi ĉe
702 la fundo de la ekrano en areo nomata la "eĥa areo". La eĥa areo
703 enhavas la plej malsupran linion de la ekrano.
704
705
706 * REĜIMLINIO
707 -------------
708
709 La linio tuj super la eĥa areo estas nomata la "reĝimlinio". La
710 reĝimlinio montras ion similan al ĉi tio:
711
712 --:** TUTORIAL.eo 63% L749 (Fundamental)-----------------------
713
714 Tiu linio donas al vi utilan informon pri la stato de Emakso kaj la
715 redaktata teksto.
716
717 Vi jam scias kion signifas la dosiernomo -- ĝi estas la dosiero kiun
718 vi trovis. -NN%-- montras vian nunan lokon en la teksto; ĝi signifas
719 ke NN elcentoj de la teksto estas supren de la supro de la ekrano. Se
720 la supro de la dosiero estas sur la ekrano, ĝi montras --Top--
721 anstataŭ -- 0%--. Se la malsupro de la teksto estas sur la ekrano, ĝi
722 montras --Bot--. Se vi rigardas tekston tiom malgrandan ke ĉiom da ĝi
723 aperas en la ekrano, la reĝimlinio montras --All--.
724
725 La L kun ciferoj indikas la pozicion alimaniere: ili indikas la
726 kurantan lininumeron de "punkto".
727
728 La steloj ĉe la komenco signifas ke vi ŝanĝis la tekston. Antaŭ la
729 ŝanĝoj, kiam vi ekvizitas aŭ konservis dosieron, en tiu parto de la
730 reĝimlinio estas neniaj steloj, nur strekoj.
731
732 La enkrampa parto de la reĝimlinio montras al vi kiujn redaktadajn
733 reĝimojn vi uzas. La defaŭlta reĝimo estas "Fundamental" (fundamenta)
734 kiun vi uzas nun. Ĝi estas ekzemplo pri "ĉefreĝimo".
735
736 Emakso havas multajn diversajn reĝimojn. Iuj el ili estas por redakti
737 diversajn lingvojn kajaŭ specojn de teksto, ekzemple Lisp-reĝimo,
738 Teksta-reĝimo, ktp. Ĉiam unu kaj nur unu ĉefreĝimo estas aktiva, kaj
739 ĝia nomo ĉiam aperas en la reĝimlinio ĝuste kie "Fundamental" estas
740 nun.
741
742 Ĉiu ĉefreĝimo igas iujn ordonojn agi malsame. Ekzemple, estas ordonoj
743 por krei komentojn en programo, kaj ĉar ĉiu programlingvo havas
744 malsaman ideon pri tio, kiel komento aspektu, ĉiu ĉefreĝimo devas
745 enigi komentojn malsame. Ĉiu ĉefreĝimo estas la nomo de etenda
746 ordono, per kiu vi povas ŝalti tiun reĝimon. Ekzemple,
747 "M-x fundamental-mode" estas ordono por ŝalti la Fundamentan reĝimon.
748
749 Se vi redaktos tekston (esperantan, anglan ktp), ekzemple ĉi tiun
750 dosieron, al vi eble konvenos Teksta-reĝimo.
751
752 >> Tajpu M-x text-mode<Return>.
753
754 Ne maltrankviliĝu, la Emaksaj ordonoj kiujn vi jam lernis malmulte
755 ŝanĝiĝas. Sed vi povas observi ke M-f kaj M-b nun traktas apostrofojn
756 kial parton de vortoj. Antaŭe, en Fundamenta reĝimo, M-f kaj M-b
757 traktis apostrofojn kiel vortajn disigilojn.
758
759 Ĉefreĝimoj kutime faras tiajn subtilajn ŝanĝojn: la plejmulto da
760 ordonoj faras "la saman taskon" en ĉiu ĉefreĝimo, sed ili funkcias
761 iomete malsame.
762
763 Por vidi dokumentaron pri via nuna ĉefreĝimo, tajpu C-h m.
764
765 >> Per kelkaj C-u C-v loku ĉi tiun linion ĉe la supro de la ekrano.
766 >> Tajpu C-h m, por vidi kiel la Teksta reĝimo diferencas disde la
767 Fundamenta reĝimo.
768 >> Tajpu C-x 1 por forigi la dokumentaron for de la ekrano.
769
770 Ĉefreĝimojn oni nomas ĉefaj ĉar ekzistas ankaŭ "kromreĝimoj".
771 Kromreĝimoj ne estas alternativoj kontraŭ la ĉefreĝimoj, nur negravaj
772 modifoj al ili. Ĉiun kromreĝimon oni povas ŝalti aŭ malŝalti,
773 sendepende de ĉiuj aliaj kromreĝimoj, kaj sendepende de la ĉefreĝimo.
774 Do vi povas uzi neniom da kromreĝimoj, aŭ unu kromreĝimon, aŭ ian ajn
775 kombinaĵon de kelkaj kromreĝimoj.
776
777 Unu utilega kromreĝimo, precipe por redakti homlingvan tekston
778 (esperantan, anglan ktp), estas la reĝimo de Aŭtomata Linifaldo (Auto
779 Fill mode). Kiam ĝi estas ŝaltita, Emakso aŭtomate rompas la linion
780 inter vortoj ĉiufoje kiam la enigata tekstolinio iĝas tro larĝa.
781
782 Por ŝalti la reĝimon de Aŭtomata Linifaldo tajpu
783 "M-x auto fill mode<Return>". Kiam la reĝimo estas ŝaltita, vi povas
784 malŝalti ĝin denove tajpante "M-x auto fill mode<Return>". Se la
785 reĝimo estas malŝaltita, tiu ordono ŝaltas ĝin, kaj se ĝi estas
786 ŝaltita, tiu ordono malŝaltas ĝin. Ni diras ke la ordono "transŝaltas
787 la reĝimon".
788
789 >> Tajpu "M-x auto file mode<Return>". Poste enigi linion el "asdf ",
790 ripete, ĝis vi vidos ĝin dividita en du liniojn. Vi devas enigi
791 spacetojn inter "asdf", ĉar la Aŭtomata Linifaldo rompas liniojn
792 nur ĉe spacetoj.
793
794 Normale la marĝeno estas post 70 signoj, sed vi povas ŝanĝi tion per
795 la ordono C-x f. Vi devus doni la marĝenon kiu vi deziras por nombra
796 argumento.
797
798 >> Tajpu C-x f kun la argumento 20. (C-u 2 0 C-x f).
799 Tajpu ia tekston kaj rigardu kiel Emakso faldas liniojn po 20
800 signoj. Refiksu la marĝenon al 70 per C-x f.
801
802 Se vi faras ŝanĝojn meze de alineo, la Aŭtomata Linifalda reĝimo ne
803 refaldas ĝin por vi.
804 Por rearanĝi la alineon, tajpu M-q (Meta-q) dum la kursoro estas
805 interne de la alineo.
806
807 >> Movu la kursoron en la antaŭan alineon kaj tajpu M-q.
808
809
810 * SERĈADO
811 ---------
812
813 Emakso povas serĉi aperojn de ĉenoj (tiuj estas aroj da apudaj signoj
814 aŭ vortoj), aŭ antaŭen tra la teksto, aŭ malantaŭen. Serĉi ĉenon
815 estas kursormova ordono; ĝi movas la kursoron al la sekvanta loko kie
816 la ĉeno aperas.
817
818 La Emaksa serĉa ordono diferencas de la serĉaj ordonoj de la plimulto
819 da redaktiloj per tio, ke ĝi estas "dumtajpa". Tio signifas ke la
820 serĉo okazas dum vi tajpas la ĉenon por priserĉi.
821
822 La ordono por komenci serĉon estas C-s por la serĉo antaŭen, kaj C-r
823 por la serĉo malantaŭen. SED ATENDU! Ankoraŭ ne provu ilin nun.
824
825 Kiam vi tajpos C-s, vi vidos la ĉenon "I-search" aperi invite en la
826 eĥa areo. Ĉi tio informas vin, ke Emakso estas en la dumtajpa serĉo,
827 atendante ke vi tajpu la ĉenon kies aperon vi deziras trovi. <Return>
828 finas serĉon.
829
830 >> Nun tajpu C-s por komenci serĉon. MALRAPIDE, unuliterope, tajpu la
831 vorton "kursoro", paŭzante post ĉiu tajpita signo por vidi, kio
832 okazas al la kursoro.
833 Nun vi estas serĉinta por "kursoro", unufoje.
834 >> Tajpu C-s denove, por serĉi la sekvan aperon de "kursoro".
835 >> Nun tajpu <Backspace> kvarfoje kaj rigardu kiamaniere la kursoro
836 moviĝas.
837 >> Tajpu <Return> por fini la serĉon.
838
839 Ĉu vi vidis, kio okazis? Emakso, en dumtajpa serĉo, penas iri al la
840 apero de la ĉeno kiun vi jam tajpis. Por iri al la sekvanta apero de
841 "kursoro" nur tajpu C-s denove. Se nenia ajn apero ekzistas, Emakso
842 pepas kaj informas vin ke la serĉo ĉi-foje "malsukcesis". Ankaŭ C-g
843 finus la serĉon.
844
845 RIMARKU: Ĉe iuj sistemoj, C-s senmovigas la ekranon kaj vi vidos ne
846 plu da eligo de Emakso. Ĉi tio indikas ke operaciuma "trajto" nomata
847 "fluregulado" interkaptis la C-s kaj ne permesas al ĝi trapasi al
848 Emakso. Por removebligi la ekranon, tajpu C-q. Konsultu la sekcion
849 "Spontaneous Entry to Incremental Search" en la Emaksa manlibro por
850 konsilo pri tio, kiel trakti ĉi tiun "trajton".
851
852 Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos <Retroviŝu>, vi rimarkos ke la
853 lasta signo en la serĉata ĉeno forviŝiĝas, kaj la serĉo retroiras al
854 la ĵusa loko de la serĉo. Ekzemple, supozu ke vi tajpis "k", por
855 serĉi la unuan aperon de "k". Nun se vi tajpus "u, la kursoro moviĝus
856 al la unua apero de "ku". Nun tajpu <Retroviŝu>. Ĉi tio forigos la
857 "u" de el la serĉata ĉeno, kaj la kursoro moviĝos reen al la unua
858 apero de "k".
859
860 Se, meze de dumtajpa serĉo, vi tajpos STIRan aŭ META-signon
861 (esceptante kelkajn signojn, specialajn en la serĉo, ekzemple C-s kaj
862 C-r), la serĉo iĝos finita.
863
864 La C-s komencas serĉon kiu celas iun ajn aperon de la serĉata ĉeno
865 POST la nuna kursorloko. Se vi deziras serĉi ion supre en la teksto,
866 tajpu C-r anstataŭe. Ĉio dirita pri C-s validas pri C-r, krom ke la
867 direkto de la serĉo estas inversa.
868
869
870 * MULTAJ FENESTROJ
871 ------------------
872
873 Unu el la agrablaj trajtoj de Emakso estas ke vi povas havi plurajn
874 fenestrojn sur la ekrano samtempe.
875
876 >> Movu la kursoron al tiu ĉi linio kaj tajpu "C-u 0 C-l" (kun Stira
877 lo, ne Stira unu).
878
879 >> Nun tajpu "C-x 2", kio fendos la ekranon en du fenestrojn.
880 Ambaŭ fenestroj vidigas ĉi tiun lernilon. La kursoro restas en la
881 supra fenestro.
882
883 >> Tajpu C-M-v por rulumi la malsupran fenestron
884 (Se vi ne havas veran Meta-klavon, tajpu Esc C-v.)
885
886 >> Tajpu "C-x o" ("o" de la angla vorto "other", "alia") por movi la
887 kursoron en la malsupran fenestron.
888 >> Uzu C-v kaj M-v en la malsupra fenestro por rulumi ĝin.
889 Daŭrigu legi ĉi tiun instrukcion en la supra fenestro.
890
891 >> Tajpu C-x o denove por movi la kursoron reen en la supran fenestron.
892 La kursoro en la supra fenestro estas ĝuste kie ĝi estis antaŭe.
893
894 Vi povas plu uzi C-x o por moviĝi inter fenestroj. Ĉiu fenestro havas
895 sian propran kursorlokon, sed nur unu fenestro ja montras la kursoron.
896 Ĉiuj el la ordinaraj redaktaj ordonoj apartenas al la fenestro kiu
897 enhavas la kursoron. Ni nomas tiun la "elektita fenestro".
898
899 La ordono C-M-v estas utilega kiam vi redaktas tekston en unu fenestro
900 kaj uzas la alian fenestron nur por konsulti. Tiel vi ĉiam povas havi
901 la kursoron en la fenestro kie vi redaktas, kaj laŭbezone rulumi tra
902 la alia fenestro per C-M-v.
903
904 C-M-v estas ekzemplo de STIR-META-signo. Se vi havas veran
905 META-klavon, vi povas tajpi C-M-v premante ambaŭ STIR kaj META, kaj
906 tajpante v. Ne gravas, ĉu STIR aŭ META "venas unue," ĉar ili ambaŭ
907 funkcias kiel modifiloj de la signo kiun vi tajpas.
908
909 Se vi ne havas veran META-klavon, kaj uzas <ESC> anstataŭe, la ordo
910 gravas: vi devas tajpi <ESC> kaj poste C-v, ĉar "C-ESC v" ne funkcias.
911 Tiel estas ĉar <ESC> estas ne modifilo, sed memstara signo.
912
913 >> Tajpu "C-x 1" (en la supra fenestro) por forigi la malsupran
914 fenestron.
915
916 (Se vi tajpus C-x 1 en la malsupra fenestro, tio forigus la supran.
917 Pensu pri tiu ordono kiel "restigu nur unu fenestron -- la fenestron
918 en kiu mi jam estas.")
919
920 Ne estas nepraĵo havi la saman bufron en ambaŭ fenestroj. Se vi uzas
921 "C-x C-f" por trovi dosieron en unu fenestro, la alia fenestro ne
922 ŝanĝiĝas. Vi povas trovi dosieron sendepende en ĉiu fenestro.
923
924 Jen alia maniero uzi du fenestrojn por montri du malsamajn aferojn:
925
926 >> Tajpu "C-x 4 C-f", kaj sekve la nomon de unu el viaj dosieroj.
927 Finu per <Return>. Rimarku ke la elektita dosiero aperas en la
928 malsupra fenestro. Ankaŭ la kursoro iras tien.
929
930 >> Tajpu "C-x o" por retroiri en la supran fenestron, kaj "C-x 1" por
931 forigi la malsupran fenestron.
932
933
934 * REKURSIAJ REDAKTAJ NIVELOJ
935 ----------------------------
936
937 Iam vi eniros ion nomatan "rekursia redakta nivelo". Tio estas
938 indikata per ortaj krampoj en la reĝimlinio, ĉirkaŭ la rondaj krampoj
939 de la nomo de la ĉefreĝimo. Ekzemple, vi eble vidos [(Fundamental)]
940 anstataŭ (Fundamental).
941
942 Por eliri el la rekursia redakta nivelo, tajpu Esc Esc Esc. Tio estas
943 universala "elira" ordono. Vi ankaŭ povas uzi ĝin por forigi kromajn
944 fenestrojn, aŭ por eliri el la bufreto.
945
946 >> Tajpu "M-x" por eniri la bufreton; kaj poste tajpu "Esc Esc Esc"
947 por eliri.
948
949 Oni ne povas uzi C-g por eliri el rekursia redakta nivelo. Tiel estas
950 ĉar C-g estas uzata por aboli ordonojn kaj argumentojn INTERNE DE la
951 rekursia redakta nivelo.
952
953
954 * KIEL AKIRI PLUAN HELPON
955 -------------------------
956
957 En ĉi tiu lernilo ni penis provizi nur tiom da informo, kiom necesas
958 por ebligi al vi ekuzi Emakson. Emakso disponigas tiom da ebloj, ke
959 oni ne povas prezenti ĉiom da ili ĉi tie. Tamen, vi eble dezirus
960 lerni plu pri Emakso, ĉar ĝi havas multajn aliajn utilajn trajtojn.
961 Emakso provizas ordonojn por legi dokumentaĵon pri Emaksaj ordonoj.
962 Ĉiuj el tiuj ĉi "helpaj" ordonoj komenciĝas per la signo C-h, kiu
963 estas nomata "la Help-signo".
964
965 Por uzi la Helpajn ordonojn, tajpu la signon C-h, kaj sekve signon
966 indikantan kian helpon vi deziras. Se vi estas vere perdita, tajpu
967 C-h ? kaj Emakso montros al vi la specojn de helpo kiujn ĝi povas
968 provizi. Se vi tajpis C-h kaj decidas ke vi ne deziras helpon, simple
969 tajpu C-g por aboli ĝin.
970
971 (En iuj lokoj oni ŝanĝas la signifon de la signo C-h. Oni prefere ne
972 faru tion por ĉiuj uzantoj, do vi rajtas plendi al la sistemestro.
973 Dume, se C-h ne montras mesaĝon pri helpo ĉe la fundo de la ekrano,
974 provu tajpi la F1-klavon aŭ "M-x help <Return>" anstataŭe.)
975
976 La plej baza HELPA rimedo estas "C-h c". Tajpu C-h, la signon c, kaj
977 ordonan signon aŭ sekvencon; sekve de tio Emakso montras koncizegan
978 priskribon pri la ordono.
979
980 >> Tajpu C-h c C-p.
981 En la eĥa areo devas aperi proksimume tia mesaĝo:
982
983 C-p runs the command previous-line
984
985 Ĉi tio diras al vi la "nomon de la funkcio". Funkciaj nomoj servas
986 ĉefe por agordi kaj etendi Emakson. Sed ĉar funkciaj nomoj estas
987 elektitaj por indiki kion la ordono faras, ili ankaŭ servas kiel
988 koncizega priskribo -- sufiĉa por rememorigi vin pri ordonoj kiujn vi
989 jam lernis.
990
991 Ankaŭ la plursignaj ordonoj, ekzemple "C-x C-s" kaj "<ESC>v", estas
992 egale eblaj post C-h c.
993
994 Por akiri pli da informo pri ordono, uzu C-h k anstataŭ C-h c.
995
996 >> Tajpu C-h k C-p.
997
998 Ĉi tio montras la plenan priskribon de la funkcio, aldone al ĝia nomo,
999 en Emaksa fenestro. Fininte legi la eligaĵon, tajpu "C-x 1" por
1000 forigi la helptekston. Ne nepras fari tion tuj. Vi povas redakti
1001 konsultante la helptekston, kaj poste tajpi C-x 1.
1002
1003 Jen iom da aliaj utilaj elektoj por C-h:
1004
1005 C-h f Priskribu funkcion. Vi tajpas la nomon de la funkcio.
1006
1007 >> Provu tajpi C-h f previous-line<Return>.
1008 Ĉi tio vidigas ĉiom da la informo kiun Emakso havas pri la funkcio
1009 efektiviganta la C-p ordonon.
1010
1011 C-h a Rilate al Ordono ("à propos"). Tajpu ŝlosilvorton kaj
1012 Emakso listigos ĉiujn el la ordonoj kies nomoj enhavas
1013 tiun ŝlosilvorton. Vi povas alvoki tiajn ordonoj per
1014 META-x. Por iom da ordonoj, Rilate al Ordono ankaŭ
1015 listigos unu- aŭ dusignan sekvencon alvokantan la
1016 saman ordonon.
1017
1018 >> Tajpu C-h a file<Return>.
1019
1020 Sekve de ĉi tio vi vidos en aparta fenestro liston da ĉiuj M-x ordonoj
1021 enhavantaj "file" en sia nomo. Vi vidos signajn ordonojn listigitaj
1022 apud la respondaj ordonnomoj, ekzemple "C-x C-f" kaj "C-x C-w" apud
1023 "find-file" kaj "write-file".
1024
1025 >> Tajpu C-M-v por rulumi la helpfenestron. Faru ĉi tion kelkfoje.
1026 >> Tajpu C-x 1 por forigi la helpfenestron.
1027
1028 C-h i Vidigu dialogan manlibron (t.n. "Info"). Ĉi tiu
1029 ordono transportos vin en specialan bufron, nomatan
1030 "*info*", kie vi povos legi instrukciojn pri la
1031 pakaĵoj instalitaj en via sistemo. Ekzemple, tajpu
1032 "m emacs <Return>" por legi la manlibron pri Emakso.
1033 Se vi neniam antaŭe uzis Info, tajpu "?", kaj Emakso
1034 gvidos vin tra la prezento de la ebloj de la informa
1035 reĝimo. Finleginte ĉi tiun lernilon, uzu la
1036 Info-manlibron kiel vian ĉefan dokumentaĵon.
1037
1038
1039 * KROMAJ FUNKCIOJ
1040 -----------------
1041
1042 Pluajn informojn pri Emakso vi povas trovi foliumante ties manlibron,
1043 ĉu paperan (libroforman) aŭ dialogan (en Info -- uzu la Help-menuon aŭ
1044 tajpu "F10 h r"). Du funkcioj kiujn vi probable aparte aprezos estas
1045 la kompletigo, ŝparanta tajpadon, kaj dired, faciliganta manipuladojn
1046 dosierajn.
1047
1048 Kompletigo estas rimedo por eviti redundan tajpadon. Ekzemple, se vi
1049 volas transiri en la bufron *Messages*, sufiĉas tajpi "C-x b *M<Tab>"
1050 kaj Emakso kompletigos la bufronomon per tiom da signoj, kiom ĝi povos
1051 determini surbaze de tio, kion vi jam tajpis. La kompletigo estas
1052 priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Completion".
1053
1054 Dired ebligas al vi listigi dosierujon (kaj eventuale, ties
1055 subdosierujojn), kaj moviĝi en tiu listo vizitante, alinomante,
1056 forigante kaj alimaniere manipulante la dosierojn. Dired estas
1057 priskribita en la Info-manlibro pri Emakso en la nodo "Dired".
1058
1059 La manlibro priskribas ankaŭ multajn aliajn apartaĵojn de Emakso.
1060
1061
1062 * FINO
1063 ------
1064
1065 Memoru, por definitive eliri el Emakso uzu C-x C-c. Por eliri en la
1066 ŝelon provizore, tiel ke vi povu reveni en Emakson poste, uzu C-z.
1067
1068 Ĉi tiu lernilo estas farita kun la intenco esti komprenebla por ĉiu
1069 nova uzanto, do se vi trovis ion ajn malklara, ne restu kulpigante vin
1070 mem -- plendu! La adreso por la Esperanta Traduka Teamo estas
1071 <translation-team-eo@lists.sourceforge.net>.
1072
1073
1074 * KOPIADO
1075 ---------
1076
1077 Ĉi tiu lernilo devenas el longa vico da Emaksaj instruaj dosieroj ekde
1078 la dosiero verkita de Stuart Cracraft por la originala Emakso.
1079
1080 Ĉi tiu versio de la lernilo, same kiel GNU Emakso, estas metita sub
1081 kopirajton, kaj venas kun permeso por disdoni kopiojn se certaj
1082 kondiĉoj estas observataj:
1083
1084 Copyright (C) 1985, 1999, 2001-2002, 2005, 2007-2014 Free Software
1085 Foundation, Inc.
1086
1087 Ĉi tiu dosiero estas parto de "GNU Emacs".
1088
1089 "GNU Emacs" estas libera programverko; vi povas ĝin pludistribui
1090 kaj/aŭ modifi je la kondiĉoj de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo,
1091 eldonita de "Free Software Foundation", laŭ la versio 3 de tiu
1092 Permesilo aŭ, se vi preferas, ajna posta versio.
1093
1094 Ni distribuas ĉi tiun programon esperante ke ĝi estos utila, tamen
1095 SEN IA AJN GARANTIO, i.a. sen la implica garantio pri
1096 SURMERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR IU KONKRETA CELO. Pliajn detalojn
1097 vidu en la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo.
1098
1099 Ekzemplero de la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo devas esti
1100 liverita al vi kun ĉi tiu programo; se vi ĝin ne ricevis, turnu vin
1101 al: Free Software Foundation, Inc., 51 Franklin Street, Fifth
1102 Floor, Boston, MA 02110-1301, USA.
1103
1104 Bonvole legu la dosieron COPYING kaj sekve donu kopiojn de GNU Emakso
1105 al viaj amikoj. Helpu ekstermi programaran obstrukcismon
1106 ("proprietigon") per uzado, verkado kaj kunhavigo de libera
1107 programaro!
1108
1109 Ĉi tiun lernilon esperantigis D. Dale Gulledge; la tradukon reviziis
1110 kaj kompletigis Sergio B. Pokrovskij.
1111
1112 --- end of TUTORIAL.eo ---
1113
1114 ;;; Local Variables:
1115 ;;; coding: utf-8
1116 ;;; End: